kaj sur la enfalintaj vangoj estis disverŝita trankvileco samlima kun feliĉego.
— Mi rekonsciiĝis, nur kiam mian kapon delikate ektuŝis ies malmola, osteca mano kaj ies voĉo maljunula, milda ordone kaj afable diris al mi : »Leviĝu, filo!… Kia bezono alkondukis vin tien ĉi?…« Mi leviĝis… Malsekeco, malvarmo ekblovetis al mi de la ĉambro, kiu pli similis al tombo. La suna lumo nenie penetris en tiun ĉi regnon de mallumo, silento… Sola malgranda lampeto antaŭ granda ligna krucifikso dispelis eternan mallunon de la kaverno malgranda kaj mizera… Kiam la okuloj iom alkutimiĝis al la mallumo, mi ekvidis en la ĉambreto nur unu malgrandan tablon antaŭ la krucifikso, kun kuŝantaj sur ĝi homa kranio kaj dika malfermita libro, mizeran seĝon kaj grandan lignan, eĉ ne kolorigitan ĉerkon, kiu okupis preskaŭ duonon de la kaverno kaj servis kiel lito al la loĝanto… Nenia alia ornamo aŭ komfortaĵo estis vidata ĉirkaŭe… La ermito staris antaŭ mi, kiel fantomo el la mondo postĉerka, ĝis tia grado li estis maldika kaj facila… Tamen lia vizaĝo ne estis videbla, ĉar ĝin tute kovris larĝa nigra kovrilo, malsupreniĝinta de lia kapo ĝis la piedoj kun granda kruco kaj homa kranio sur ĝi blanke pentritaj… »Kio premegas vian koron, mia filo?… Kio devigis vin veni al la mizera maljunulo, rakontu!…« — ree ripetis la ermito, metinte sur miajn ŝultrojn ambaŭ siajn manojn… Kaj mi komencis ne rapidante mian rakonton kun ĉiuj detaloj… Mi rak-