Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ontis longe, malkaŝe… kaj larmoj torente fluis el miaj okuloj. Li aŭskultis silente, nek ekmoviĝinte iom de la loko, nek unu fojon interrompinte mian rakonton. Mi finis jam… en la kaverno regis tombeja silento, tamen li nenion parolis ankoraŭ kaj mi ĉiam atendis… »Sankta patro, — mi, fine, ree komencis, — instruu min… Donu al mi konsilon, kiamaniere mi povos fine forlavi la sangon de la manoj kaj retrovi la perditan trankvilecon de la konscienco !…« Li formetis la manojn de miaj ŝultroj kaj mallaŭte, severtone komencis, elparolante ĉiun vorton klare kaj ne rapidante : »Via konscienco, mia filo, ne donas al vi trankvilon pro la agoj senhomaj de viaj manoj… Pro viaj manoj ĝi nun suferas kaj, ho, longe, longe ĝi suferos ankoraŭ!… La sangon homan de la manoj forlavu per la sango de viaj propraj manoj… Dolorigu ilin : ili ja pekis, nu, ili suferu !… Ju pli multe suferos la korpo, des pli multe plifaciliĝos la animo…« Li prenis de ie malgrandan kupran metalfadenan ringon kaj diris al mi ordonvoĉe: »Metu sur la fingron !… Serĉu aliajn ringojn… multajn, multajn kaj metu ilin sur la fingrojn… Ili doloros, ne atentu ; ili sangos, ĝoju !… Via peko estas tre granda !… Pentofaru kiel eble plej ofte, sed memoru, ke vi ne kuraĝu komuniiĝi ĝis kiam la ringoj meme… almenaŭ unu el ili, forfalos de viaj fingroj… Memoru, ke kune kun la ringoj forfalos de vi la peko mem… Iru en paco !…« Mi estis kortuŝita de la konsilo, mi longe kisis lian manon,