randon de lia vestaĵo, eĉ la teron mem sur kiu staris liaj piedoj… De tiu tago mi komencis dolorigi la manojn. Mi aĉetis diversajn ringojn, mi petis ilin de bonfarantoj, ĉe kiuj mi pasigadis noktojn dum la returna vojo kaj ĉiam mi metis novajn kaj novajn ringojn, ĝis kiam tio estis ebla. La sankta patro ne trompis: ju pli multe da ringoj mi metis sur la fingrojn, ju pli doloriga por mi estis tiu ĉi ornamaro, des pli trankviliĝis la konscienco, des malpli ĝi riproĉis min pri la peko de Kain…
Li silentiĝis por nelonge kaj kun nova, duobligita vigleco baldaŭ aldonis :
— Kaj hodiaŭ vespere, antaŭ nelonge per unu fojo forfalis du ringoj mem !… Gloro al la Kreinto, kiu, fine, pardonis min !… Venigu pastron, mi petas, mi deziregas komuniiĝi… nun mi rajtas tion…
Terentij kliniĝis super li kaj prenis ian objekton, kuŝintan apud lia kuseno. Kiam li alportis ĝin pli proksime al la lampo, mi kun teruro rimarkis, ke ĝi estis forputrinta ekstremaĵo de la meza fingro de lia mano kun du ringoj, profunde eniĝintaj en ĝin.
Dum tiu sama nokto oni komuniis lin kaj frumatene de la tago sekvinta li ricevis la longe atenditan liberiĝon kaj redonis sian animon, repurigitan per longedaŭraj toleremaj suferoj, al Tiu, Kiu iam enmetis ĝin en lin tiel sama pura, senkulpa.