Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
De la aŭtoro

Tiu ĉi novelo (ankaŭ multaj aliaj, diverstempe premiitaj en la konkursoj de la Internaciaj Floraj Ludoj) estis verkita de mi antaŭ kelkaj jaroj. La travivaĵoj ne permesis al mi ĝis nun eldoni ion el ili. Nur dank’ al boneco kaj simpatioj de miaj amikoj s-roj D-ro B. R. Webster (Dannemora N. Y. Usono) kaj J. Stekly (Bardejov, Ĉeĥoslovakujo) — anoj de nia intima (sesana) esper. korespondrondeto internacia, bonvolintaj pruntedoni al mi monon por la eldono, — mi havas eblon aperigi ĉi tiun libreton. Do al ili mi esprimas mian sinceran dankon.

La ideo ope eldoni libretojn plaĉis al kelkaj aliaj miaj amikoj kaj ili promesis laŭforte akceli eldonon de pluaj miaj verkoj premiitaj, kiam aperos tiu ĉi unua. Bedaŭrinde, dank’ al nuna financa krizo en Eŭropo, ili, ŝajne, ne povos pruntedoni sufiĉan monon.

Kara leganto, se tiu ĉi libreto plaĉas al vi, se vi deziras la aperon de la aliaj kaj povas iom helpi