Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

al mi en tiu ĉi afero, bonvolu sekvi la ekzemplon de la suprenomitaj sinjoroj kaj pruntedonu al mi ian monsumon, repagotan al vi (laŭmezure de disvendo de la eldonaĵoj) ne pli malfrue ol post tri jaroj. Ĉiun pruntedonon, kiom ajn ĝi estus modesta, mi akceptos kun plej profunda danko kaj tuj kvitancos.

La monon sendu ne al mi persone, sed senpere al la presejo de »Literatura Mondo« S-ro Vilmos Bleier Budapest, IX. Mester-u. 53. V. 7. Hungarujo, (je mia eldona konto).

Kun antaŭaj dankoj

J. Ŝirjaev. Baklanka, gub. de Vologda. Rusujo (C. C. C. P.)