Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aperadis jen alta, bluokula instruisto kun pala vizaĝo, promenanta inter tomboj, jen l’ aventurulo ebria, jen figuro de la mortinto mem.

Pasis du semajnoj — dekkvar enuaj vintraj vesperoj. Plu mi ne povis loĝi en tiu ĉi «malliberejo». Mi, fine, komprenis, ke ĉiu homo, loĝanta en tiu ĉi loĝejo, havas antaŭ si nur du vojojn: aŭ freneziĝi kaj, senĉese pensante pri la morto, iradi laŭ la tombejo, kalkulante la krucojn supertombajn kaj rigardante tombojn freŝe fositajn, — aŭ superverŝi l’ enuon en izoleco per brando... Sed tiuj ĉi vojoj ambaŭ povas kuniĝi, ĉar ili ambaŭ kondukas al sama celo...

Longe konsiderinte ĉion, mi lasis la lernejon. Estis frosta mateno. El ĉiuj forntuboj estis leviĝanta nigra fumo densa, ne disfluiĝanta en l’ aero frosta. Apud la perono de la lernejo ree staris paro da ĉevaloj jungita al glitveturilo. Ĉiuj miaj kestoj jam kuŝis en ĝi. Ekpreminte la manon de la maljuna servisto, mi rapide sidiĝis, fermis okulojn kaj ordonis peli la ĉevalojn. Al miaj oreloj alflugis la sonorado de la ŝlosilaro en manoj de la servisto. Rerigardante, mi ekvidis lin plorantan.

— «Nu, maljunulo, vi estas malfeliĉa... Atendu nun novan dekkvaran instruiston!» parolis mi pense, kaŝante vizaĝon en la kolumon felan de la vojpelto.