Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inton intencintan eniri lian ĉambron tra fenestro. Kiam li ebria trinkis teon, li ekvidis subite ian ombron blankan ekglitintan apud la fenestro malfermita. Post iom da tempo ĝi ree ekglitis kaj la instruisto mirinta ekvidis klare la mortinton en kitelo blanka intencantan eniri la ĉambron. L’ instruisto minacis, sed vane: la mortinto persiste sin movis tra la fenestro. Tiam la instruisto uzis lastan rimedon por forpeli la arogantulon: li ekkaptis plenan glason da bolaĵo kaj ĵetis ĝin en la vizaĝon mem de la mortinto. Kompreneble, li ne sukcesis vundi la mortinton, ĉar li estis nur imagita, sed disbatis la fenestrokradon kaj ĝiajn vitrojn... He, sinjoro mia, ŝajne, vi tute ne dormos hodiaŭ! — li diris rimarkinte mian ekscitecon. — Mia rakonto malsaĝa nur dis...

Subita ekfrapo je la sama fenestro trarompis lian parolon.

Mi ektremis, la sango metiĝis en la kapon; la rakontinto paliĝis kaj la veturigisto forsaltis de sia loko kaj, murmuretante la preĝon por forigo de malbonspirito, almetiĝis al mi.

Kredeble la fenestron ekfrapis nebulo aŭ vento ekŝancelis la vitron, tamen tiu ĉi ekfrapo subita kaŭzis grandan konfuzaĵon. La maljunulo rifuziĝis fini sian rakonton, — ni ne estis kapablaj aŭskulti ĝin. Ni triope faris konsiliĝon rilate al pasigo de l’ nokto kaj unuanime decidis pasigi ĝin kune en sama ĉambro.

Post kvaronhoro la lampo jam estis estingita kaj mi, kuŝante en la lito, klare aŭdis raŭkan ronkadon de la maljunnlo. Li estis feliĉa, sed la veturigisto longe turniĝadis de unu flanko alian, murmuretante preĝojn, — kaj mi ĝis mateno mem kuŝis sendorme. Kelkfoje mi ekdormetis, sed tuj antaŭ miaj okuloj