Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vere, ĝi iafoje kaŭzas al ni, malfeliĉulinoj, maltrankvilon, malĝojon, eĉ suferojn... sed ne forgesu ankaŭ la feliĉajn noktojn sendormajn, kiujn ĝi ofte donacas al vi, la multon da revoj dolĉaj kaj sennombrajn varmajn kisojn...

Kiam do l’ amo turmentos vian koron, kiam vi lacaj, malgajaj, serĉados konsilojn aŭ partoprenon en via amo malfeliĉa ĉe viaj amikoj kaj ne trovos ilin — tiam iru en la arbaron, kuŝiĝu sub larĝbranĉan betulon kaj tie pasigu la nokton.

Tie en la malvarmeto bonodoranta la brusto spiras pli facile kaj la koro, vundita per l’ amsago, batas pli trankvile. Tie, eble, vizitos vin ankaŭ la fantomoj kaj proponos al vi siajn bonservojn...

Aŭ, eble, ili ne loĝas en viaj arbaroj?...