Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DUM ATENDO DE L’PRAMO


La pluva aŭtuna tago proksimiĝis al vespero. Nuboj nigraj, pelataj de vento en nombro nekalkulebla, rapide kuris laŭ la malafabla ĉielo. La herbaro jam flaviĝis; la apudvojaj betuloj estis senfoliigitaj kaj malgaje movetis siajn nudajn branĉojn. Gutoj de pluvo faladis iel mallerte, kvazaŭ kontraŭvole, kaj falante formis sur la supraĵo de marĉaĵoj vezikojn — antaŭsigno de longedaŭra malbona vetero.

Mi rapidis al bordo de rivero, kie mi intencis sidiĝi en la pramon kaj transveturi. La pluvo sukcesis malsekigi min tute kaj tremo kuradis laŭ miaj malvarmiĝintaj membroj. Mi esperis trovi la pramon jam ĉe mia bordo — imagu do mian ĉagrenon, kiam mi, veninte borden, ekvidis, ke ĝi ĵus forveturis la alian flankon. La pluvo pligrandiĝis kaj mi rapidis en malgrandan tabulan tendon, starigitan sur la bordo (ordinare nomata «atendejo»). Iu jam sidis tie, ĉar mi aŭdis interparoladon.

La tendo estis malgranda; tra la putriĝintaj tabuloj de la muroj blovis vento akra kaj en unu loko de tegmento estis truo, tra kiu la tuta akvo de la tegmento fluis internen. Sur la benko sidis du virinoj, apud la pordo staris, kredeble ĵus veninta, vilaĝano.