Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pas! La diablo kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj ĵetis la vilaĝanon en la riveron. Sed ne dronis la vilaĝano, li eĉ ne falis en l’ akvon, sed al la piedoj de la senkompata diablo. Tiu ĉi ekkoleris; li puŝas sian akiron en l’ akvon per piedoj kaj manoj — la vilaĝano tamen kuŝas sur la bordo. La diablo eĉ miris; li staras kaj gratas la kapon nekombitan per fingroj. Fine, li ĉion komprenis — eĉ ekridegis de ĝojo. Sin klininte al la vilaĝano kuŝanta, li disŝiris lian ĉemizon kaj... vidas ĉirkaŭ la kolo estas metita ŝnureto de kruco. Li etendis manon malpian al la ŝnuro, intencante forŝiri ĝin, kaj tuj retiris la manon kaj laŭte ekkriis, kvazaŭ iu bruligis ĝin... Ree li provis formeti la krucon malhelpantan, — ne!... De kolero kaj doloro la diablo ĝemis, kraĉis la vilaĝanon kaj forkuris...»

— Mia edzo vidis ĉion ĉi tion per propraj okuloj, sidante en la arbetaĵo... Subite li vidas, ke la diablo, lasinte la vilaĝanon ebrian, iras rekte al li... Sed ne tro ektimis mia edzo — li estis sentimulo!... Ĵus la diablo proksimiĝis al li — li tuj rektiĝis kaj faris signon de kruco antaŭ mem la vizaĝego diabla... Tiu ĉi ekblekis, poste li ekkuris laŭ la arbaro, rompante laŭvoje centjarajn kverkojn, acerojn...»

La virino finis. Ni ĉiuj sidis silente; la vilaĝano komencis la unua:

— Ĉu vi vokis la pramon? — li demandis la virinojn.

— Ne! — respondis la maljunulino, — Ĝi alnaĝos ĉi tien sen nia voko.

— Mi vidas ke vi neniam veturis sur pramoj. Ĉi tiuj pramveturigistoj estas grandegaj friponoj. Nun ili sidas, kredeble, apud lignaro brulanta kaj ne volas pensi pri ni... Jen mi ilin!...