Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— He, mia kara!... — komencis la maljunulino, — mi estas tre malfeliĉa!...

— Ŝia nepo malgranda malaperis... — interrompis ŝin la juna virino. Li ie promenis kaj ne revenis hejmen... Mi parolas al ŝi, konvinkas ŝin, ke li estas viva... ke lin «kondukas» la spirito malbona...

— Ne mensogu!... — diris severe la vilaĝano. — Ĉu la diablo bezonas knabojn? Jen, se li renkontus vin!...

— Ĉu vi freneziĝis? Mi ja estas baptita; mi kredas je Dio!... Mi havas krucon sur la kolo...

Li ne timas vian krucon!... — persiste rediris la vilaĝano.

— Ne! Li timas!... ĉar kruco kaj timiano estas du solaj objektoj timigantaj diablon. Aŭskultu, kion rakontis mia edzo mortinta...

— Sekve vi jam prosperis liberiĝi de unu edzo?! Ha! Vi estas lertulino! Kaj, kredeble, vi baldaŭ posedos alian?... — interrompis la vilaĝano malice rigardante la junan virinon.

— He, vi malbenita! Ĉesu, se vi volas aŭskulti! Mia edzo mortinta, ke Dio pacigu lian pekan animon, rakontis:

«Unufoje mi iris vespere laŭ la arbaro kaj vidis: diablo maljuna tiras antaŭ mi vilaĝanon ebrian... La vilaĝano estis forta kaj la diablo — pli forta... La vilaĝano volas forkuri — ne lasas lin la diablo. Fine, la diablo ekvidis proksime la riveron kaj decidis dronigi lin. Li ĉirkaŭprenis la vilaĝanon kaj ekkuris al la rivero grandpaŝe — la vilaĝano krias, skuas per manoj kaj piedoj, esperante liberiĝi... ne! — la diablo forte lin tenas per manoj. Jen ili proksimiĝis al la rivero... La vilaĝano ploras, preĝas... Nenio hel-