Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvar jaroj; kiamaniere li reaperis? Mi ja per miaj propraj manoj fosis la tombon por li... — Mitrofan’ staras senmove kaj pensas.

— Iru, iru post mi!... rapidigas lin pastro Nikifor. — Mi tre laciĝis... Mi nun bone drinkos kune kun vi.

«Ree Mitrofano ekmiris: — la mortinta pastro estis homo tre pia kaj trinkis nenian drinkaĵon...

«Tamen li decidis rigardi la pastran loĝejon kaj drinki la brandon — ja malofte venas okazo drinki brandon senpage! Post du-tri paŝoj Mitrofano ekvidis bonegan duetaĝan domon, ĉirkaŭitan per abioj senorde plantitaj; tra la grandaj fenestroj gaje brilas lumo.

— Jen estas mia domo! — parolas la pastro. — Eniru!...

«Mitrofano eniras. Kiaj ĉambroj!... La reĝo ne posedas tiajn en sia palaco, — li pensas. En mezo de granda tablo staras granda lampo kaj ĉirkaŭ ĝi... neelparoleble... longa, sennombra vico da boteloj kun brando, vinoj... Rigardas Mitrofano la pastron — li forĵetis la ĉapelon pastran kaj eksaltis kien?... — Rekte la tablon kun boteloj!...

— Sidiĝu, bona homo, drinku!... — kaj li enverŝis tuj por Mitrofano plenan teglason da brando. Mitrofano prenis en la maldekstran manon la glason kaj intencis, laŭ la bona moro de kristanoj, fari per dekstra mano la signon de kruco... Sed tuj li vidas: ho, mirindaĵo!... ĉio malaperis kaj la pastro bona, kaj domo kaj eĉ la brando... kaj mem Mitrofano staras en profunda kavaĵo akvoplena...»

La rakontinto silentis por iom da tempo. La voĉoj de pramistoj proksimiĝantaj jam estis klare aŭ-