Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu vi ekdormis? — li aŭdas subite ies konatan voĉon severan. Li ofte estis aŭdinta ĝin, sed, ŝajne, ĝi ne apartenas al Olga. La paca pentraĵo, ĵus vidita de li, subite kovriĝas per densa nebulo; li levas siajn okulojn kaj vidas antaŭ si la patron ebrian.

— Iru hejmen... Mi volas vespermanĝi...

Kiel flanka homo, Ivan, enmiksiĝante en nenian interparolon, silentis dum la vespermanĝo, malgraŭ ŝercaĵoj kaj spritaĵoj, de tempo al tempo ŝutiĝintaj sur lian kapon.

— Kio estos — ni vidos, — li pensis, sidante izole en sia ĉambro, — sed mi ekprovos morgaŭ rakonti al la patro ĉion pri mia konatiĝo kun Olga, pri mia amo... Mi imagas kiel li freneziĝos, sciiĝinte, ke mi ekamis knabinon malkleran. Li paliĝos, ekkrios, insultos min kaj, eble, proponos tuj foriri el lia domo... Jes, mi scias eĉ nun, ke nenio bona atendas min, sed, malgraŭ tio, mia kuraĝo ne perdiĝas, ĝi kreskas...

Longe li pensis, maldormante; fine la figuro de la knabino amata prenis lokon de l’ patro en lia imago; pensoj kaj revoj komencis miksiĝi, ĉirkaŭkovrante lin per sia senordeco kaosa.

VII HEJME

La nokto pasis. La pluvo, batinta kun forto furioza je vitroj de fenestroj, revekis Ivanon. La kukolo de l’ granda horloĝo mura de la manĝoĉambro pepis dek horojn; malgraŭ tio en la ĉambro regis ankoraŭ duonlumo. Dum mallongaj paŭzoj, kiam bruado de la pluvo silentadis, el ĉambroj malproksimaj alfluga-