Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per rapidema, nelegebla mano virina: «Mi ne atendis ĉi tion. Ĉu vi estos feliĉa kun mi — knabino malklera?... En strato de Malriĉuloj, apud drinkejo «Ne mallevu malĝoje la kapon», oni parolas, loĝas ĵus alveturinta ciganino antaŭdiranta estontecon; vespere, ferminte la butikon, mi vizitos ŝin... Morgaŭ volu veni al mi por sciiĝi rezultaton. «Jes, jes, jes!» Jes, mi amas vin! Via butikistino konata O. K.»

VI ĈAPITRO SEN TITOLO

Traleginte kelkfoje la karan paperon, Ivan enreviĝis:

— Ŝi estas malklera! sed ĉi tio estas malhelpo malgranda. Dank’ al tio, nia vivo estos kaj devos esti pli ĉarma, pli feliĉa. Mi mem klerigos ŝin kaj faros el ŝia naturo mola kaj pura kion mi volos, simile al artisto sperta preparanta vaksajn skulptaĵojn delikatajn... Kaj lia imago forportis lin en malproksiman landon fantazian, pentrante antaŭ li unu post alia pentraĵojn mirindajn de feliĉo familia.

Jen li vidas grandan ĉambron en la domo propra. Sur la tablo staras temaŝino malvarmiĝinta. La hela lumo de lampo elektra lumigas amasojn da libroj, dikajn volumojn de enciklopedio, mikroskopon kaj vitrovazojn de plej diversa formo kaj grandeco. Sur la seĝo apoga sidas ŝi, profundiĝinta en legadon. Ŝia vizaĝo jam estas serioza, la vivo lasis sur ĝi nenian postsignon de senzorgeco knabina... En liaj brakoj sidas lia filo unuenaskita — dek-jara knabo; pli junaj idoj jam dormas sub kovrilo de afabla...