Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VIII «LA SPIKO MATURA BEZONAS RIKOLTILON BRAVAN, LA FRAŬLINO GRANDAĜA — FIANĈON JUNAN»

(El poeto samlanda')

— ... Nu, kian veteron sendis Dio al ni! Kiam finiĝos ĉi tiu pluvo? Sur la stratoj estas la koto netrairebla; en la ĉambro, mallumo malafabla... — babilis senpaŭze la onklino de Olga, trinkante jam dudekan tason da teo. — Kiel vi fartas? Mi pensas, ke vi tre enuas sen la patro... aŭ vi jam kutimis al liaj oftaj forestoj? Hieraŭ mi apenaŭ ne mortis... vere! Mia kapo tiom doloris, ke ĝis mateno mi dormis neniom. La pastredzino Glikeria neniam eraras, antaŭdirante la veteron... Kia spertulino ŝi estas! Antaŭ unu semajno mi gastis ĉe ŝi kaj ŝi diris al mi: «Memoru Maremjana Feopemptovna, la vetero nepre ŝanĝiĝos. Mia tubero ĉiam jukas antaŭ la pluvo»... Ŝi havas apud la nazo jen ian tuberon grandan — pli ol via pugneto!...

Olga ekridis.

— Enverŝu, kara Olnjo, ankoraŭ unu taseton da teo... lastan!...

— Kial lastan? Trinku mia onklino!

— Dankon! Se mi havus apetiton, mi trinkus ankoraŭ; sed kion fari — nek trinki, nek manĝi mi povas: nenion akceptas mia internaĵo multepeka... Kiam forveturis la patro? Mi atendis, ke li venos al mi por adiaŭi... Dn semajnoj ja estas granda intertempo. La malsanoj premas min — maljunulinon;