Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu piedo mia jam staras en ĉerko, tamen morti dum foresto de la frato mi ne volas... Kvankam mia havo estas malgranda, tamen mi posedas ion por restigi al vi... kiel la doton... Vi devas ankaŭ iam fari vian nesteton... Jen, vi jam havas dekok jarojn! Via patrino mortinta edziniĝis, estante dekses-jara fraŭlino... Kion fari?... Videble, via sorto fraŭlina estas tia: dum vi estas junaj, vi delogas junulojn, sukcese «kaptas fianĉojn», kiel oni parolas; kaj ĵus vi iom maljuniĝos, estos taŭgaj por nenio, kiel malnova komercaĵo en la butiko!... Fu!... Kiom da teo mi trinkis hodiaŭ, eĉ ekŝvitis!... Dankon, mia kara...»

Olga silente aŭskultis ŝian babiladon, helpis al ŝi vestiĝi kaj, trifoje kisinte ŝin, jam malfermis la pordon por ellasi l’ onklinon, sed ŝi haltis subite apud mem sojlo kaj, svingante en la aero ambaŭ manojn ekdiris:

— Kia malsaĝulino mi fariĝis!... Kara Olnjo, mi ja forgesis diri al vi ĉefan... Mi trovis la fianĉon bonan!... Li estas riĉa, brava kaj serioza... Kial vi silentas belulino? Ĉu plaĉas al vi miaj paroloj?... Nu, diru unu vorteton! Ĉu vi konas lin, vian fianĉon Paŭlon Firsovon?...

— Kara onklino, se vi amas min... se vi... se... — Olnjo ekploris. — Mi ne volas... edziniĝi... Li estas maljuna...

— Nu, kial vi ploras?... Neniu vin devigas... Se li ne plaĉas al vi, ekkraĉu sur lin, ke li malaperu: ni trovos pli bonan...

La onklino kaj la nevino sidis ankoraŭ iom da tempo silente, poste ekploris ambaŭ kaj, ree kisinte unu alian, disiĝis.