Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

blua ĉielo, fajreris silente la steloj, rebriliĝante per sennombra multeco da malgrandaj palaj fajreroj en la kristalaj neĝeroj kuŝantaj; similaj fajreroj, sed iom pli grandaj, brilis malantaŭe sur la fenestrovitroj prujnigitaj de malgrandaj dometoj de l’ antaŭurbo. Flanke, sur la monteto, ĉirkaŭata de rivereto vintre dormanta, li ekvidis konturon neklaran de alta abio izole staranta. La vento, ekŝirinte ĝiajn molajn branĉojn, alportis al lia orelo iajn parolsonojn ĉarme logantajn. Farinte kelke da paŝoj flanken, je renkonto al sonoj alflugintaj, li haltis, kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ekploregis kiel infano. En la parolo de l’ abiaj pingloj li jam ne aŭdis plu ĉarmecon: l’ arbo, izole staranta sur la kamparo kaj ŝirata de ventegoj, ŝajnis al li simila al li mem, izole vaganta for de hejmo. La vento plifortiĝanta jam ne ŝiris, sed rompis arbbranĉojn kaj ĉirkaŭŝutadis la vaganton per polvo neĝa: li ploris ankoraŭ...

XI STRATO DE MALRIĈULOJ

Malfrue vespere de sama tago Maremjana Feopemptovna, revenante hejmen de sia baptanino Skamja, sur angulo de unu malproksima strato estis subaŭskultinta sekvantan interparolon de nokta gardisto kaj ia sinjoro malpene vestita:

— Kiel estas nomata ĉi tiu strato?

— Strato de Malriĉuloj. Vi kiun bezonas?...

— Strato de Malriĉuloj!... — ripetis enpenseme la nekonato. — Ba! Se mi ne eraras, ĉi tie estas drinkejo «Vizitn min!»?...

— Ne. Eble, «Ne mallevu malĝoje la kapon»?...