Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajne, se, okaze, ŝi estus blondulino, la unueco de koloro, tiom frapanta ĉiun nove veninton, ne estus konservita kaj la mistereco ne tiom influanta. Ŝi ekbruligis sur la tableto du kandelojn kaj, per movo gracia de l’ mano, montris al Ivan lokon kontraŭ ŝi.

Nun, sidiĝante, li rimarkis, ke la tuta tableto estis kovrita per kartoj de diversa grandeco kun plej diversaj avertoj: «Oni malpermesas fumi ĉi tie» ; «Volu silenti» kaj ceteraj. Rigardante ilin oni povus multe miri je ŝia antaŭvidemeco.

Dum li estis trarigardanta la kartojn, la ciganino almovis al li unu el ili kun vortoj skribitaj: «Permesu enirpagon!» Ĵus li ekprenis monujon, kaj ekvolis ion paroli, li ekvidis alian karton turnitan al li: «Volu silenti!» Li nevole ekridetis, sed la ciganino faris vizaĝon severan kaj montris karteton parolantan: «Ni ridos alifoje.»

— Ke prenu diablo viajn kartojn, — li apenaŭ sin detenis por ne diri, ĉar ekvidis la subskribon ree turnitan al li: «Volu silenti!» — Kio estos? Mi havas malgrandan provizon da pacienco, — li pensis, — kiam ŝi komencos antaŭdiradon?

— Alta frunto!!... tuj ŝi diris laŭte kun alilanda akcento, atente rigardante lian vizaĝon. — Via frunto, sinjoro, estas alta kaj larĝa... Laŭlonge kaj laŭlarĝe ĝi estas kovrita per skribaĵoj nevideblaj kaj nelegeblaj por simplaj homoj.

— Nu, tralegu ion! Tio estas tre interesa... — li diris ree ridetante kaj ne finis, rememorinte l’ avertojn.

— Ĉu vi opinias tiujn ĉi skribaĵojn tre interesaj?... Tamen ni vidos; volu aŭskulti skribitan: «Ne rompu silenton!...» poste estas skribita ordono, ke mi ne legu por vi ĉion skribitan...