Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iom konfuzis lin kaj li diris al si mem: — Kia malsaĝeco. Pro kio mi iros al ŝi... Ĉu mi estas superstiĉa?

Sed liaj pensoj pluaj estis trarompataj per ies voĉo agrabla: — «Volu eniri!»

Antaŭ li staris beleta juna ciganino. Koketeme ridetante kaj sendinte al Ivan kison aeran, ŝi malfermis al li pordon nerimarkeblan kaj malaperis, kvazaŭ tra la planko.

XII EN REGNO DE SORĈAĴOJ

Farinte kelkajn paŝojn, li ekaperis en sufiĉe vastan ĉambron kvadratan. Foresto de fenestroj, tabloj kaj seĝoj laŭlonge de muroj, kiujn li kutimis vidi en ordinara vivo hejma, multe influis lin. La tuta ĉambro estis sternita per molaj tapiŝoj; la muroj kaj plafono estis kovritaj per nigra teksaĵo kaj grandaj pentraĵoj, en helaj koloroj, prezentantaj: tripiedon kun granda kaldrono sur ĝi kaj granda nubo da vaporo eliranta; fermitan ĉerkon kun granda «?» sur ĝia tegmento; gufojn, strigojn kaj ankoraŭ iajn birdojn fablajn. En ĉiuj kvar anguloj fumiĝis en glasaj vazetoj ia pulvoro, disvastiganta akran malsobrigantan odoron. De la plafono kaj tapiŝoj, kuŝantaj sur la planko blovetis orienta parfumo. En la mezo de la ĉambro staris unu tableto malgranda, kovrita per blanka kovrilo. Je ĝiaj ambaŭ flankoj, unu kontraŭ alia, staris du benkoj molaj sen apogiloj. Sur unu el ili sidis virino nek juna, nek maljuna, nigre vestita, kun nigraj brovoj, nigraj okuloj kaj nigraj haroj. Tiu ĉi nigraĵo, superreganta en la ĉambro, estis tre konvena al ŝia vizaĝo palega;