— Kiu vi estas, malbenita virino? — minace demandis la gardanto.
— Adiaŭ!... diris la foriranta nekonato.
— Estu sana, sinjoro!... Kiu vi estas, vagantino nokta? Ĉu vi volas pasigi hodiaŭ la nokton en policejo?...
Ŝi, kompreninte, ke ŝi havas aferon ne kun simpla mortemulo, sed kun policano, ekkuris foren, murmurante:
— Iun ŝi kisis... kia abomenaĵo!... Nu, Olga!...
La noktgardanto diris veron. Apenaŭ Ivan transiris ponteton, ĵetitan super profunda kavaĵo, li ekaŭdis ies ridon gajan, miksitan kun kantado, ebriajn voĉojn kaj raŭkantajn sonojn de gurdo malklara, flugantajn el duonmalfermitaj fenestroj de la drinkejo.
Malgraŭ la gajeco, reganta en la drinkejo, tiu ĉi estis lumigata modeste. La domo najbara estis pli malgranda, sed pli lumigata. Haltinte apud ĝia pordo, Ivan ekvidis ĉe lumo de lanternoj afiŝojn grandnombre algluitajn al muro kaj pordo:
! Kun permeso de l’ Estraro ! ! Por la plej mallonga tempo ĉi tiun urbon vizitas Fraŭlino SUFFOL ciganino, instruita de la glora antaŭdiristino S-rino Akcepto de vizitantoj ĉiutage de la 10-a horo matena Enirpago estas nur 50 kopekoj. Ridi, moki, partopreni en flanka interparolo estas malpermesata. |
---|
— He! jen kien mi venis! — diris Ivan, traleginte unu afiŝon kaj maldecideme prenis pordkrampon. En la vestiblo li renkontis neniun. Tiu ĉi cirkonstanco