Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaŝis post nigra teksaĵo, prezentanta muron; ĝi ekmoviĝis kun brueto apenaŭ aŭdebla.

— Ba!... Jen mi trovis ŝian laboron! — ekkriis la ciganino ruza, kaŝante lian poŝtukon en sian poŝon, — Mi diros al vi kiu ŝi estas!... Ŝi estas...

Ĉe tiuj ĉi vortoj la koro de Ivan ekbatis nerveme, la sango alfluis al kapo. — «Ĉu ŝi divenos?» — li pensis. «Se ŝi eraros, mensogos...»

— Ŝi estas bela, bluokula, blondharulino... ŝi estas riĉa, fraŭlino!... ŝia nomo estas... Olga!... Ĉu mi divenis, sinjoro?

Kun ruĝa vizaĝo kaj manoj tremantaj pro neatendita diveno de lia sekreto, Ivan estis simila al knabo, kies petolaĵon ĵus sciiĝis la patro. Sed la ciganino ne bezonis respondon: lia vizaĝo parolis jesige kaj pli elokvente ol mem vortoj. Tial ŝi daŭrigis paroladon, malice ridetante kaj minacante nian heroon per la malgranda fingro:

— Ruzulo, li amas fraŭlinon junan, rimarkinde belan... Mi opiniis, ke vi estas pli modesta. Nun volu montri vian manplaton! Bone!... Vi atendu plej baldaŭ la larmojn... Sed kiu ploros?... Atendu: jen estas ĝojo, jen — larmoj. Baldaŭ vi ambaŭ ploros pro ia ĝojo... Volu aĉeti nun ĉi tiun taseton. Vi prenos ĝin kun vi: ĝi kostas nur 50 kopekojn!

Ivan penis esti obstina, sed ne povis toleri ŝian akran rigardon kaj plenumis ankaŭ ĉi tiun postulon.

— Bone! Rigardu: mi plenigos ĝin per akvo... Sed mi bezonas ankoraŭ unu puran poŝtukon!

Kiam ĉi tiu ŝia ordono estis plenumita, ŝi kovris la taseton per la donita tuko, metis ĝiajn angulojn sub la tasfundon kaj diris:

— Estu pli serioza, sinjoro. Jen, mi renversos ĉi