Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiun taseton kaj se l’ akvo elverŝiĝos, do vi baldaŭ perdos la feliĉon; se l’ akvo restos en la taseto neelverŝiĝinte, — do via feliĉo restos kun vi, — via amo alportos fruktojn... vi baldaŭ edziĝos je ŝi. Mi mensogas neniam. Antaŭ ses jaroj mi same antaŭdiris al komercisto de Hluŝica kaj ĉio antaŭdirita plenumiĝis. Nun li estas riĉa, feliĉa kaj sanema... li ĉiam akceptas min, kiel sian fratinon. Prenu ĉi tiun karbon malgrandan kaj donu ĝin al mi...

Ŝi polvigis la donitan karbon super lia poŝtuko, per kiu estis kovrita la taseto, dismetis ĝin per la mano laŭ la supraĵo de la taseto kaj ekmurmuris:

Ténty, ŝalomy — ke ĉiu malsanulo saniĝu, malriĉulo — riĉiĝu, fraŭlo edziĝu!... La komercistoj riĉiĝas — fukĉi! (ŝi ekblovis al la taseto). Junuloj amas... la juna sinjoro amas fraŭlinon — tukĉi! (ŝi ekbatis la taseton per la mano). Ténty, ŝalomy — ne disverŝiĝu!... Ŝi rapide renversis la taseton kaj eĉ unu guteto ne falis la tablon.

— Konservu ĉi tiun akvon, — ŝi diris. — Unu ĝia guto, metita en la tetaseton de virino amata, unuigos vin kun ŝi nedisŝireble. Volu preni ĉi tiun fadenglobon. Ĝi signifas vian vivon; deŝiru de ĝi unu fadenon mallongan — ĝi signifos vian junecon fraŭlan, baldaŭ deŝirotan de via vivo... Bone. Nun vi prenu ĝin en la manojn kaj faru tri ligotuberojn. Sed, dum ĉi tiu via laboro, vi volu pensi pri tio, kion vi deziras plej forte. Se ĉi tiuj ligotuberoj post nelonge maliigiĝos, do viaj deziroj plenumiĝos plej baldaŭ... Nu, pensu ion kaj faru la ligotuberon!

— Ke Olga estu mia edzino, — li ekmurmuretis kaj faris unu ligotuberon.