Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XIII APUD LA BUTIKO

Plua restado en domo gepatra estis neebla. Ivan estis intencanta forveturi ĉefurbon post unu tago, trovi tie malkaran loĝejon kaj labori. Li sentis sufiĉan provizon da forto kaj energio kaj ankoraŭ ne perdis esperon ree eniri en nombron de studentoj de la universitato.

Nur je antaŭtago de sia forveturo li trovis okazon oportunan lastfoje viziti la butikon kaj rakonti al Olga sian malfeliĉaĵon. Vespere, ĵus la fajroj eklumiĝis en la domoj, li ekiris straton de Esperantistoj. Ĉio estis antaŭmontranta feliĉan finon de l’ afero intencita: neordinara trankvileco kaj ĝojo nekomprenebla estis sentata; al ĉi tiu humoro estis ankaŭ konforma la naturo. Estis unua frosto granda. La neĝo gaje krakis sub botoj. Seka frosta aero, enflugante pulmojn, aldonadis viglecon al ĉiu ekzistaĵo.

Proksimiĝinte al butiko, Ivan konfuziĝis: ĝi estis fermita. — Kion signifas ĉi tio? — li pensis. — Ĉu Olga estas malsana?... La butiko neniam estis fermata pli frue ol je la oka horo de vespero.

Alian eniron en ŝian loĝejon, krom unu eniro tra la butiko, li ne sciis, kvankam ĝia ekzistado estis supozebla. Ne volante eniri domon, Ivan, tamen, deziregis vidi aŭ, almenaŭ, aŭdi ion en ĝi. La fenestroj estis tre proksimaj al la tero, ilian servon li intencis uzi. Sed, kiel intence, ĉiuj fenestroj estis kovritaj de interne per blankaj kurtenoj nepenetreblaj por la ri-