Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardo. Dume tra duoblaj fenestrokadroj estis aŭdata ia bruado malklara. Subaŭskultante ĝin, Ivan baldaŭ ekaŭdis konatan voĉon de Olga kaj ies du voĉojn virajn. Unu el ili ankaŭ estis konata al li — ĝi, sendube, apartenis al ŝia patro, sed dua?...

Farante plej diversajn supozojn kaj atinginte nenian rezultaton konsolantan, post longa, vane perdita, tempo, li estis revenanta kun disreviĝo. Lasi la urbon, gepatrojn kolerantajn je li kaj Olgan, de longe neviditan, estis tre malfacile. Sed kiel plibonigi ĉi tiujn cirkonstancojn, almenaŭ la lastan?

Rememorante siajn aventurojn de lastaj tagoj, li subite rememoris la misteran ĉifonulon apud preĝejo de Tri Sanktuluj kaj ankoraŭ pli misteran Margariton.

— Eble, ili ion sciigos al mi pri Olga? — li ekpensis. — Sendube Margarito havis nenian profiton trompi min, promesante al mi sian helpon... Kial mi ne turnis min pli frue al ŝi?...

XIV NE MINACOJ, SED MONO IGAS PAROLI MUTULOJN

— Kien?... — demandis veturigisto Ivan’on, kiam je mateno sekvanta, metinte en veturilon ĉiujn siajn valizojn kaj sakojn, li sidiĝis la veturilon por lasi la urbon.

— Al la stacidomo... preter preĝejo de Tri Sanktuloj...