Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu en straton Komercan?... Sed pli proksima vojo estas tra strato Fera...

— Mi volas, ke vi veturu preter preĝejo nomita!...

La veturigisto ne rediris plu.

Ankoraŭ de malproksime Ivan rimarkis sur la angulo de strato Komerca apud la preĝejo ian figuron senmovan. Nenia dubo, ke ĝi estas la ĉifonulo.

La veturigisto, laŭ ordono de sia sinjoro, haltis apud la preĝejo mem, kaj, scivoleco nekaŝebla, rigardis jen Ivan’on, alproksimiĝintan al la knabo ĉifonulo, jen la ĉifonulon mem. Li estis mizera knabo 10-11 jara kun malpura vizaĝo kaj longa vestaĵo, farita el milo da diverskoloraj kaj diversformaj ĉifonoj. Kiam Ivan proksimiĝis al li, la knabo formetis sian ĉapon kaj, eltirinte al li sian manon, malfermis la buŝon por diri ion, — sed, anstataŭ parolo atendata, el lia gorĝo elflugis malklara naza sono: — «ghe-e!»

— Margarito!... — diris Ivan apud mem lia orelo.

Nenia muskolo ektremis en lia vizaĝo. Estis klare, ke ĉi tiu ĉifonulo havis neniajn rilatojn al la ciganino.

— Margarito!... Knabo diru, kie ŝi estas?... Mi rekompencos vin... — ree ekprovis Ivan. — Vi silentas, bone!... Mi invitos policiston...

La knabo ree ellasis sonon: «ghe-e!»... kaj eltiris al Ivan sian manon.

— Sinjoro, lasu lin: li estas mutulo... Mi konas lin... preskaŭ tri jarojn li staras ĉi tie ĉiutage kaj petas almozon.

— Tri jaroj... — pensis Ivan. — Sekve li estas sama ĉifonulo, pri kiu parolis la ciganino... Kial do li silentas, kvazaŭ li neniam aŭdis ŝian nomon — vor