Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ton kondiĉan. Mi uzos lastan rimedon: mi donos al li unu moneron arĝentan kaj ripetos ŝian nomon.

— Margarito!... Kial vi silentas, malsaĝulo. Prenu la monon kaj faru kion mi deziras!...

Tiam okazis io, kion atendis nek Ivan, nek lia veturigisto. L’ okuloj de la knabo ekbrilis per fajro, li ekkaptis la moneron kaj, laŭte ekkriinte: «atendu duonminuton», ekkuris laŭlonge de la strato.

— Mirindaĵo!... diris la veturigisto.

— Vi parolis, ke li estas mutulo, — ĉu vi aŭdis lian parolon?...

— Nun mi vidas, ke la mono igas paroli eĉ mutulojn...

Efektive, apenaŭ pasis ne pli ol duonminuto, la knabo revenis sian lokon. Post li paŝis rapide Margarito.

— Mia anĝelo! — ŝi diris, intencante ĉirkaŭkapti lin.

— Volu paroli sen karesaĵoj! Mi rapidas fervojon... Ĉu vi scias ion pri Olga?...

— Ĉi tie la vento subaŭskultas nin... Via veturigisto alveturigos nin ambaŭ al mia loĝejo.

Ŝi ensaltis la veturilon. Ivan sen kontraŭparolo sekvis post ŝi kaj la veturilo ekveturis laŭ la direkto montrita per ŝi.