Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XV LASTA ĈAPITRO

— Sidiĝu, mia amato!... Ne maltrankviliĝu: neniu nin vidos aŭ subaŭskultos ĉi tie, — diris Margarito, enkondukinta lin en malpuran ĉambron de etaĝo subtera de unu granda domo. — Ne koleru, sinjoro, je mi. Mi estas ankoraŭ juna... ni ĝoju dum ni estas junaj... Via Olga estas sana!... Ĉu vi komisios al mi transdoni al ŝi letereton? Ŝi tre enuas je vi, serĉas okazon por kunvidiĝi kun vi kaj, ŝajne, ne havas rimedojn por tio.

— Kial vi scias ĉi tion?

— Kial?... Ha-ha-ha!... — ŝi ekridis. Ciganinoj scias multon, — mi do scias ĉion!... Jes! Mi havas pli multe da oreloj kaj okuloj ol vi — harojn... Mi scias, ke vi hieraŭ dancis sub ŝia fenestro... Kial vi ne eniris ĝin? Ĉu vi timis, ke ŝia patro forpelos vin?

— Pro kio li forpelus min?...

— Pro kio?... Pro la kisoj!... Por kio vi babilis pri ili ie dum nokto?... Oni ĉion subaŭskultis. Se vi scius, kiom da larmoj kaj malĝojo kaŭzis al ŝi via babilemeco, do vi estus pli silentema.

— Permesu do... mi nenion komprenas. Kiu do sciigis vin pri ĉio... pri mia amo, hieraŭa vizito nesukcesa... pri nia kiso?...

Anstataŭ respondi, la ciganino ree ekridis.

— Kial do vi ne respondas?... Nu, diru al mi almenaŭ, kiu vi estas — ekzistaĵo mistera, ĉioscianta... Diru! Mi rekompencos vin malavare, nur vi faru min