Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

feliĉa... Diru, kies ŝi estos?... Kial hieraŭ, malgraŭ horo frua, la butiko estis fermita?... Diru al mi ankaŭ...

— Estu pa-ci-enc-ema! — majeste kaj tirate ŝi diris. — Neniu forprenos de vi tion, kion donacis al vi mem naturo. Vi estis, estas kaj estos la sola posedanto de Olga.

— Kiel?... Ripetu: mi estis, mi estas, mi...

— Vi estos ŝia fianĉo, poste la edzo, tirano, despoto! — ŝi aldonis.

— Silentu! Mi deziras esti nek despoto nek tirano... Por kio vi uzas ĉi tiujn vortojn nekonvenajn?...

*

Ivan estis feliĉa. Dum la tuta vojo li kantis ĝojajn kantetojn, sendis al iu kisojn aerajn tra fenestroj de l’ vagono; unuvorte li agis kiel homo ebria aŭ freneziĝanta.

Margarito kaj la tuta cigana nesto fripona ankaŭ estis tre feliĉaj dum ĉi tiu tago. Dank’ al malavara mondonaco de Ivan, trompita tiom facile, ĉiuj ili, ebriiĝinte pro granda kvanto da brando eldrinkita, dancis, kriis kaj kantis abomenajn kantojn malĉastajn.

Olga, longe aŭdinta nenion pri Ivan, forgesis lin tute kaj dum ĉi tiu vespero ĝuis ankaŭ feliĉon en brakoj de sia fianĉo Paŭlo Firsov.

Ĉi tiu vespero memorinda alportis feliĉon ankaŭ al la gepatroj de Ivan. Dum sama vespero ili sciiĝis, ke Olga — amatino de ilia filo — edziniĝas je komercisto Firsov...

*