Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

erinaco. Sub batoj de la vipo la ĉevalaĉo ekiris apenaŭ movante la piedojn. La akvoŝprucoj, kiel pluvo somera, falis sur nin. La glitveturilo jen flue naĝis sur supraĵo de la akvebenaĵo, jen, tuŝinte ŝtipon, haltadis kaj, kliniĝinte flanken, minacis elĵeti nin en la akvon.

Ni veturis longe kaj hazarde, sole fidante al instinkto de la besto. Branĉoj nudaj de arbetaĵoj senkompate vipis niajn manojn kaj vizaĝojn. Jakov senmove sidis sur sia loko kaj obstine silentis, de tempo al tempo formetante sian ĉapon kaj farante la krucosignon.

— Dio nin gardu!… — li diris post longa paŭzo. — Ĉu vi, patro, aŭdas, ŝajne iu krias?… Oni parolas, ke ĉiunokte ŝi krias… Mi timas…

— Kiu ŝi estas?… — mi demandis kun rideto skeptika sur la lipoj.

— Nek la loko, nek la tempo, kara patro, permesas rakonton similan. En trankvila. Se iu, ekz. nun ni, venos nokte, ŝi nepre timigos per siaj ĝemoj kaj krioj ĝis la mateno… Iafoje ŝi penas eĉ pereigi vaganton en ia ŝlimejo aŭ marĉo