mendis ruĝan negotinan[1] vinon. Interparolante, mi sciiĝis, ke Marko Kraljeviĉ aperis en la kafejo per maniero tute natura: la mastro de l’kafejo estis lia frato. Aranĝinte la kafejon, li ĝin nomis kafejo de Kraljeviĉ sen ia ruza senco; sed poste oni konsilis al li ĝin nomi „kafejo de Kraljeviĉ Marko“ kaj per tio doni novan signifon al ĝia elpendaĵo.
— Kredeble, sinjoro, vi nun jam pli bone scias nian lingvon, morojn kaj ankaŭ — kiu devas esti por ni Kraljeviĉ Marko? — demandis min la kantisto post la rakonto al ni la historion pri la nomo de l’kafejo.
— Jes, kompreneble, nun mi scias pli bone. Sed tamen mi devas konfesi, ke mi komprenas ne tute la nepran deziron de serboj, almenaŭ de ĉi-tieaj serboj, kiujn mi observas — formi ne nur unu nacion, sed ankoraŭ unu regnon, en kiun devas enflui ĉio, kio parolas serbe aŭ je simila lingvo.
Mi parolis certiĝinta, ke mi estos komprenita. Dum kelkaj semajnoj de mia loĝado en Belgrado mi konvinkiĝis, ke serba popolamasulo povas esti nur malmulte inteligenta je aliaj rilatoj, sed en politiko li staras en la alteco de la nuna stato de ĉia demando.
Marko Kraljeviĉ ekridetis. —
— Tiu deziro ekzistas sinjoro, ĉar la serboj jam havis iam regnon dum niaj antikvaj reĝoj kaj caroj (imperiestroj); ĝi jam estis kaj devis ree estiĝi, kaj nun jam por ĉiam, ĉar ĉia nacio devas esti unuigita; nur antaŭ nelonge unuiĝis germanoj kaj italoj, kial do nia nacio ne devas esti same? Kaj mi kredas, sinjoro, ke tio ĉi estos, kaj por tio ĉi vekiĝos Kraljeviĉ Marko, kaj…
Li subite eksilentis kaj reve direktis malproksimen siajn rigardojn, kaj en liaj okuloj mi rimarkis tiun flameton, kiu frapis min jam sur la vaporŝipo — la flameton de nenormale cerbo.
Mi ne volis daŭrigi la interparolon je temo, kiu, okulvideble, tiel impresis la malfeliĉulon, kaj mi penis transmeti
lin je tezo malpli ŝovinista.
- ↑ Negotin estas urbo en Serbujo.