Ni vagadis preskaŭ du horoj en la mallarĝaj, kurbaj stratoj, kuŝantaj proksime de Savo. Tie ĉi, pli ol aliloke en Belgrado, estas konservita la karaktero de l’antaŭa originala duonturka-duonslava urbo; tie-ĉi ekzistas ankoraŭ multe da malnovaj konstruaĵoj, altaj kaj mallarĝaj, kies supraj etaĝoj superstaras la malsuprajn, en kiuj preskaŭ ĉiam estas butikoj; la strata vivo tie ĉi estas ankaŭ pli originala, pli nacia, ol en la novaj stratoj de l’supra parto de l’urbo. La mallevinta krepusko de mallonga vintra tago devigis nin fine ĉesigi nian migron, kaj ni decidis, ke antaŭ ol ni ekpaŝos laŭlonge la kruta strato, kiu iras ĉefan arterion de l’nova urbo, ni eniru en la plej proksiman kafejon kaj ekprovu ian nacian ŝumadian manĝaĵon. Baldaŭ ni trovis kafejon en malnova domo, super kies pordo estis pentrita militisto kun kurba glavo en la mano kaj surskribo ĉirkaŭe: „Kafejo de Kraljeviĉ Marko.“ Ni mendis nacian supon „ĉorba“ kaj rostaĵon „ĉjulbasti“ (manĝaĵoj, kiuj juĝante laŭ iliaj nomoj estis prenitaj de turkoj), kaj atendante ilin, ni mendis saligaĵon. Dum ni manĝis la alportitajn fiŝojn, la servanto bruligis la lampojn kaj eklumis nian tablon. Subite el la malluma, ankoraŭ nelumita angulo, sin levis belkreska homo kaj, veninte al ni, diris:
— Bonan vesperon, sinjoro!
Mi ekrigardis l’alveninton. Tio ĉi estis mia kantisto Marko Kraljeviĉ. Mi ne povis min deteni de ŝerco, kiu sin trudis al mi mem:
— Marko Kraljeviĉ ĉe „Kraljeviĉ Marko.“
— Ruso manĝas rusojn, — ridetante respondis la kantisto.
Certe, la nepovo kompreni tiun ĉi respondon estis klare skribita sur mia vizaĝo, kaj mia akompaniisto — aŭstra serbo — rapidis klarigi al mi, ke fiŝoj, kiujn ni manĝis — malgrandaj haringoj de dalmatia bordo de l’Adriatika Maro estas nomatoj rusoj.
Mia konato montriĝis ne sole kantisto-entuziasto, sed ankaŭ interesa interparolanto. Mi invitis lin sidiĝi kaj