— Nu! ekdiris li nelaŭte, — por tio ĉi la popolo ankaŭ povas bezoni Kraljeviĉ’ Markon.
Li sidiĝis sur benkon iom pli malproksime de ni kaj profunde enreviĝis; iafoje li ripetadis la vortojn, frapintajn lin.
Ni finis nian vespermanĝon.
— Bonan nokton, Marko!
Li, ŝajnis al ni, apenaŭ aŭdis nin en lia enreviĝo.
— Kun Dio! ekdiris li aŭtomate la laŭmoran serban „adiaŭ.“
Silente ni iris laŭlonge la kruta mallarĝa strato, kaj mia koro estis ŝarĝita. Malfeliĉa kantisto! kien kondukos vin la malfeliĉa okazo de via nomo, kiu tiel forte frapis vian ekzaltitan cerbon? Ĉu ne forbruligos vin la bruletanta en vi flamo de frenezeco?
Estis la fino de Februaro, kaj ĉie sentiĝis ventumo de l’venanta printempo; jam neĝo estis nenie vidata; la glacio, kaptadinta Savon kaj Danubon, forfluis, liberiginte de siaj katenoj du aŭ tri vaporŝipojn kaj kelkajn trenŝipojn, ĉirkaŭtenitajn de ĝi apud Belgrado; post kelkaj tagoj devis foriri unuafoje la vaporŝipo malsupren laŭlonge la Danudbo, kaj mi intencis per ĝi forlasi la ĉefurbon de Serbujo. Tiun ĉi matenon mi tute dediĉis al la rea ĉirkaŭrigardo de l’fortikaĵo, kaj nun mi sidis sur benko en parko „Kalimegdana“, kiu ĉirkaŭas la fortikaĵon, — sur alta monto super la Savo mem, kaj la printempa bloveto ventumadis min per sia afabla spirado. De malsupro estis aŭdataj sonoj de haveno, vekiĝanta al somera agado. Nelarĝa, sed multakva Savo sub miaj piedoj kunfluis sin kun la potenca Danubo, kaj ankoraŭ dum longe la rigardo povis observi la fluon de ĝiaj klaraj akvoj diferenceblaj de la flavetaj akvoj de Danubo. — Dekstre estis vidataj ambaŭ partoj de l’fortikaĵo: la malsupra, kies muroj sin levas rekte el la akvoj de l’kunfluantaj Savo kaj Danubo, kaj la supra — sur la monto; melankolia sento, demando: „por kio tio ĉi tio estis bezonata, kaj por kio ĝi estas bezonata nun“ naskiĝas en la animo, kiam oni