rigardas tiun ĉi aron de konstruaĵoj kaj muroj, de kiuj nur nemultaj estas loĝataj (de soldatoj aŭ punlaboristoj); tie ĉi ekzistas muroj kaj profunda, ĉirkaŭmetita per brikoj puto, en kiun oni sin mallevas per ŝraŭbaj brikaj ŝtuparoj — restaĵoj de tempoj de romanoj; tie ĉi interne sur la pordego oni vidas surskribon: „Justinianus Imperator…“, kaj supre — la surkonstruaĵo estas de klarturka stilo, kiel ankaŭ la ŝvitbanejo kaj multaj aliaj konstruaĵoj; sur unu pordego estas elhakita insigno de glora aŭstra militestro princo Eŭgenio Savoja. Tiuj ĉi muroj vidis multajn batalojn kaj mortojn ĝis la atakmilito kontraŭ ili en la jaro 1806 per Karaĝorĝje[1]. Sed nun ili perdis ilian militan signifon, kaj antikvaj fandaferaj pafilegoj, forlasitaj kaŭze ilia maltaŭgeco, pace rustas sur la detruiĝantaj muroj, super difektitaj, larĝaj kaj profundaj fortikaĵkavoj, ĉirkaŭmetitaj per brikoj. — El la bluanta malproksimo — antaŭe — pelas siajn flavetajn akvojn la potenca Danubo, larĝege disverŝiĝanta sur la Slavonia ebenaĵo; sur alia bordo de Savo — jam en Aŭstro-Hungarujo — kuŝas la urbeto Zemlin; dekstre — sur la Danubo kuŝas Panĉova; estas ankoraŭ vidataj kelkaj vilaĝoj… La ĉirkaŭvido de tie ĉi estas belega; oni diras, ke en klara vetero de tie ĉi estas videbla la tuta Slavonia ebenaĵo ĝis la sankta ĉe serboj monto Fruŝka (tie en monaĥejo ripozas la mortkorpo de la caro Lazar), — ĝis la blankaj turoj de Petervardejn.
— Bonan tagon, sinjoro! eksonis subite apud mi. — Mi returnrigardis. Tio estis nia malnova konato, Marko Kraljeviĉ, kun „gusle“ en siaj manoj. Li ŝanĝiĝis malmulte; tio ĉi estis tiu sama maldika gracia talio, tiuj samaj delikataj kaj noblaj trajtoj, tiu sama flamo de la grizaj okuloj; sed krom, ke en la okuloj de lia vizaĝo bruletis ankoraŭ flamo — du mallumruĝaj makuloj sur la vangostoj, — kaj mia koro estis kunpremita de kompato je la entuziasto, kiu en flugoj de sia ekscitita penso, eble, mem ne konsciis sian
malsanon.
- ↑ Kara (nigra) Georgio — la unua serba vasala princo.