Nu, kio, sinjoro, ĉu vi rigardas la landojn de la hungara reĝo? ekparolis Marko kun febra viviĝeco, — sed ja ĉirkaŭe, — kiom vidas la okulo — loĝas ankaŭ serboj; sur la dekstra bordo de Danubo — en Slavonio, kiel ili ĝin nomas — oni leĝigas almenaŭ la serban lingvon; dume sur la maldekstra, kiun ili rilatigas al Hurgarujo, oni ne faras eĉ tion!… Jes, sinjoro, ekzistas ankoraŭ efikado por Kraljeviĉ Marko, kiam li venos; kaj li venos kaj kreos al ni grandan serban regnon; vi parolu, sinjoro, kion vi volas, sed antaŭ ol homoj unuiĝos en homaro, kiel fratoj, ili devas esti unuigotaj en sia nacio!
Li eksilentis kaj enpense rigardis malproksimen.
— La sinjoro estis tutatempe en Belgrado? estos ankoraŭ dum longe?
— Ne, mi forveturos post kelkaj tagoj.
— Kiel estas tio, kion vi, sinjoro, diris el Jesajo? ripetu al mi, se estas ebla.
Mi plenumis lian peton.
Responde je tio li subite eksidiĝis sur benkon apud mi, ekkondukis kelkfoje la arĉon sur la „guale“ kaj — ekkantis. Tio ĉi estis kanto simila per ĝiaj versoj je versaĵoj de serba eposo; tia sama deksilaba verso kun cesuro post la kvara silabo; tiaj samaj turnoj de parolo kaj analogioj. En la komenco tio ĉi estis tia sama kanto pri Kraljeviĉ Marko, lia atendata vekiĝo kaj metataj sur lin esperoj; sed poste la kantisto subite faris kuraĝan turnon: li jesis, ke Kraljeviĉ Marko liberigos en la komenco sian nacion kaj poste unuigos en frata amo la tutan homaron por tio, ke estu plenumota la antikva profetaĵo: Kaj oni reforĝos el glavoj plugilojn kaj el ponardegoj rikoltilojn; ne levos glavon nacio kontraŭ nacio, kaj oni ne lernos pli militi.
Mia kantisto estis, sekve, ankoraŭ poeto, eble — ankaŭ improviziisto per helpo de la fleksebla kaj bonsona serba lingvo. Miaj vortoj, diritaj al li tiam en la kafejo, videble, frapis lin profunde; liaj idealoj kaj celoj fariĝis pli larĝaj, sed ankaŭ por tiuj ĉi celoj li estis konvikita de la neceso de vekiĝo kaj veno de lia Kraljeviĉ Marko.