Saltu al enhavo

Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La makuloj sur siaj vangoj pliheliĝis. Li profunde eksopiris, sin levis de sia loko kaj rapide foriris, dirinte pli nenian vorton, nek eĉ „adiaŭ“, nek returninte sin eĉ unufoje.

Kie vi estas nun, Marko Kraljeviĉ? Ĉu radikiĝis en vi la kreskadinta en vi semo de frenezeco, kaj vi nun jam sen ŝanceloj pensas, ke vi estas ne sole nome tiu Kraljeviĉ Marko, kiu liberigos kaj unuigos vian nacion? aŭ — kaj tio ĉi estas pli kredebla — vi, kiel la heroo de la legendo, dormas nun sub la tero, kaj tiu ĉi dormo estas por vi eterna dormo? via mortema korpo ripozas sub modesta ŝtono de ia trankvila tombejo de la jam libera Ŝumadia? via cerbo (kiun ni, homoj de ora mezo, homoj de amaso, ne povas ne opinii malnormala) kaj via multesuferinta koro eniris jam en la rondoturnon de l’ŝtofo, kaj la vivigadinta ilin malmortema animo revenis al ĝia unuafonto, al la Granda Spirito de l’universo?


[Ornamaĵo mankas]