Ŝajnis, ke la sovaĝa energio de tiu ĉi kanto metiĝis en la kantiston; liaj okuloj ekbrilis ankoraŭ pli, lia talio rektiĝis, kaj kiam li finis, la amaso ŝajnis esti premita per deziro de libereco kaj de venĝo al la tiranoj, kiujn tuŝis la kanto. La amaso ree eksilentis, sed la kantisto profunde ekĝemis kaj malrapide sin levis de sia loko; tio ĉi estis klara signo de tio, ke estos pli nenia kanto; mi atendis, ke la kantisto komencos ĉirkaŭiri la publikon, sed okazis nenio simila; la amaso disiradis, kaj la kantisto tute ne ekprovis ricevi ion por la liverita plezuro; ĉu li estis artisto, malestimanta monon, aŭ li jam estis ĉirkaŭirinta la amason, kaj la lastaj kantoj, kiujn mi aŭskultis estis dankaĵo por la malavara doneco de la publiko? Mi aliris al la kantisto.
— Pardonu al mi, diris mi, penante klare elparoladi la serbajn vortojn, ankoraŭ nekutimajn por mi; kredeble, vi jam ricevis antaŭ ol mi alvenis kaj aŭskultis; jen… kaj mi eltiris al li arĝentan moneron.
— La sinjoro, certe, estas ruso? demandis li, ne prenante la moneron kaj ne respondante rekte al mia demando.
— Jes, mi estas rusano, sed de kio vi povis diveni tion ĉi?
Li ekridetis.
— La sinjoro ja estas vestita je pelto; ĉu tie ĉi iu vojaĝas vestita je pelto? eraro estas neebla.
Efektive, tio ĉi estis viro; sur la tuta vaporŝipo mi sola estis vestita je pelto.
— Ĉu la sinjoro komprenis tion, kion mi kantis? Ĉu la sinjoro scias, kiu estis Kraljeviĉ Marko? Mi vidis multajn rusajn memvolulojn ĉe ni, en Serbujo, dum la milito por la liberigo[1], sed tre malmultaj sciis pr ili.
Mi ne volis jesi lian opinion pri miaj sampatrujanoj, kaj mi rakontis al li kiel mi povis kaj kion mi sciis pri la historia Marko, filo de reĝo Vukaŝin Mernjavĉeviĉ; mi memorigis al li, ke li estis unu el la kontraŭuloj de la lasta
serba regnestro Lazar Grebljanoviĉ; ke poste li estis vasalo
- ↑ En 1876 jaro.