Saltu al enhavo

Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de turkoj kaj estante ilia ligano li pereis en Valakujo en la jaro 1394 dum militiro.

Kun neesprimebla mireco rigardis min la kantisto dum mi parolis.

― Eble, estis ankaŭ tia Marko, elparolis li malrapide, kiam mi eksilentis; — mi ne scias, …nur tio ĉi ne estas tiu Kraljeviĉ Marko, kaj vi, videble, pri la vera Kraljeviĉ Marko ne scias…

Mi komprenis, ke mi faris eraregon. Ĉu havis rilaton al historia persono de Kraljeviĉ Marko al la kantisto-entuziasto? Li sciis nur sian Kraljeviĉ Markon, la Kraljeviĉ Markon de legendoj, tiun, kiu dormas jam multe da centjaroj kaj, kiam „venos lia horo“, vekiĝos kaj liberigos de tiranoj la tutan serban nacion, — kaj tiu ĉi Kraljeviĉ Marko estas neniom simila je la „mia“[1]

Kaj li ripetis al mi la legendon. — Kaj venos lia horo, kiam li vekiĝos por liberigi sian nacion, kaj — kiu scias? — eble, tiu ĉi horo estas proksima; estas eble ke Kraljeviĉ Marko jam vekiĝis kaj iradas inter ni, sed lia horo ankoraŭ ne venis, kaj ni lin ne konas!

La okuloj de l’kantisto strange ekbrilis ĉe tiuj ĉi vortoj; ĉu tio ĉi estis okulbrilo de entuziasto aŭ de frenezulo?

— En ĉia okazo, mi diris, la serboj de Ŝumadia jam estas liberigitaj, kaj sekve ili ne bezonas la vekiĝon de Kraljeviĉ Marko.

Tiuj ĉi vortoj impresis la kantiston tiel forte, kiel mi ne povis atendi; li eksaltis de l’benko, sur kian li eksidiĝis.

— Sinjoro, mi aŭdis, ke la italoj ne povas trankviliĝi, ĉar la malgranda parto de ilia nacio ankoraŭ ne estas unuigita kun la patrujo, ankoraŭ ne havas rajton esti nomataj italanoj; tiaj serboj ekzistas ankoraŭ en pli multa nombro, kaj eble nur unu kvarono de l’serba nacio estas liberigita… estas sufiĉe por efikado de Kraljeviĉ Marko — nur li venu!

Li sidiĝis sur la benkon kaj enpensiĝis.

  1. Cetere, ekzistas kelkaj kantoj, priskribantaj la morton de Kraljeviĉ Marko; estas rimarkinda, ke en Malnova Serbujo, — loko de liaj heroaĵoj — lia nomo havas nebonan gloron.