rigardas tra la fenestro, antaŭdiras pluvon baldaŭan, premas la manon de la edzo kaj diras al Lidio:
– Serioze mi diras, ne faru…
Sed li ne atendas la respondon. Li eliras el la salono, sur la ŝtupoj forte tintigas siajn spronojn, sidiĝas en la kaleŝon, Stefano ekmarŝigas la ĉevalojn allasante la kondukilon, – kaj post du minutoj ĝi jam veturas sur la vojo proksima al la arbaro.
Neniu diras al li « feliĉan vojaĝon ».
La edzo kun nevolonta ĝentileco kondukas reen sian edzinon, kaj en la salono per facilmova kapobalanceto li deziras al ŝi bonan nokton. Kiel ĉiam. Sed la sinjorino ne respondas same laŭ sia kutimo, sed mute ŝi proponas al li sidiĝi sur malgrandan sofon.
– Ĉu vi ordonas ion?
– Nur dum kelkaj momentoj mi intencas vin restigi, Paŭlo, se vi konsentas. Mi parolis kun la kolonelo, – ŝi daŭrigis seninterrompe, – kaj nian decidon li trovis absurda.
– La decido ne estas la nia, ĉar ĝi ne estas la mia.
– Ho, ĉesigu. Ne amindumu, mi petas, sed estu sincera. Mi ankaŭ parolos malkaŝe kaj estas kaj estos sincera. Ni estas solaj, neniu aŭdas, neniu aŭskultas nin. Ĉu vi volas? Ni agu interkonsente, la unuan fojon de ok jaroj, kaj ambaŭ ni liberiĝos unu de la alia. Aŭdu, mi ne serĉas komplezajn vortojn, vi ankaŭ ne serĉu tiajn. Nia edziĝo estiĝis pro volo de aliaj, kaj se ni estis tiel senzorgemaj obei tiun ordonon, ni ne estu malfortaj, sed fortaj nun, kiam ni intencas efektivigi la eksligitecon, nuligi la kunligon, kiu