Malsupre, en la korto de l’kastelo, Paŭlo dividis siajn ordonojn. Oni jungu je la luksa kaleŝo, oni alportu la necesaĵojn el la « blua salono ». La kaleŝon Stefano veturigu; ĝi veturu preter la arbaro, al la direkto de vilaĝo Krizba.
La lakeoj laboras diligente. Ili alportas la necesujon kaj palpebrumas sian mastron, kiu, kun kunplektitaj manoj, staras sur la ŝtuparo, kaj rigardas la laboradon rigide, senmove, kvazaŭ statuo senviva. Estas vere, ke Paŭlo Katolnai, kiu estas beltalia tridekjarulo, estas pezanima, malbonhumora. La vualita revo sidas sur liaj klaraj trajtoj, ia nepenetrebla nebulo, kiun nek rideto, nek favoro povas forpeli. Oni diras, ke ĉio tio ĉi estas pro senĝoja familia vivo. Kontraŭvola edziĝo, malfrua pento… Oni rakontas — eh! oni rakontas diversaĵojn, ĉiam kaj ĉie. Jes, ĉie. Ie naskiĝas ĉikano, ĝi enŝteliĝas en la spiron, en la koron, ĝi sidas sur la lipoj, ke oni ĝin blovu foren por ĉirkaŭirigi.
Paŭlo Katolnai elatendas la finiĝon de la laborado. – Oni rapidu. Tuj ekvesperiĝos; la ĉielo nebuliĝas super la altaj, neĝokovritaj montoj, kaj malvarma vento movas la foliaron de la arbaro. Ondumas la verda maro da folioj, kaj malklareta haladzaĵo kolektiĝas super la malseka kanaro.
Jen oni jam jungis la ĉevalojn. Stefano, la veturigisto, alveturigas la kaleŝon en regula arko antaŭ la ĉefan elirejon de la kastelo.
– Ni povas ekvojaĝi.
– Tuj, tuj.
Kiam Paŭlo eniras en la salonon, la maljuna sinjoro alkroĉis al si sian glavon. Li estas jam bonhumora. Li surmetas sian mantelon, kisas la sinjorinon,