— Vi riproĉas min, kvankam mi devus riproĉi vin.
La kolonelo residiĝis kaj nerve klinadis siajn fortajn fingrojn.
— Mi… mi… Paŭlo estis ĉiam malĝojulo. Paŭlo estas efektiva sinjoro, sed li estas solema kaj troserioza. Vi, lia edzino, estus devinta elkonduki lin el liaj zorgegoj. Kaj kion vi faris? Vi fiere forturnis vin de li. Ho, ĝuste vi diris, sinjorino, mi bone konas vin, kaj mi bone konas la okazintaĵojn. Vi lasis vian edzon sola en la urbo, kaj vi iris en banlandojn, vi amuziĝis, vi petoladis, troe petoladis, kaj kiam sencerbaj dandoj vin demandis pri via edzo, vi estis akra, pika. Vi pikis Paŭlon per viaj vortoj, vi mokis lin, kaj vi kune ridis je li kun la dandaro, kiu ĉirkaŭzumis vin kiel muŝoj la sukeron. Tion ĉi vi faris sinjorino, kaj tamen nun, post ok jaroj, vi deziras la eksedziĝon.
— Vi estas lerta oratoro, kara onklo.
— Jes, mi estas; sed freneza — mi ne estas. Serĉu por vi alian taŭgulon, sinjorino.
— Ĉu vi rifuzas mian peton?
— Jes. Ni ne parolu plu pri ĝi.
— Bone. Mi do mem ekfaros. Kaj mi petas, kara onklo, ne koleru al Lidio, kiu ne estas malbonulino, sed malfeliĉulino.
Kaj la bela sinjorino apogis sian kapon al la brusto de l’kolonelo, kaj rigardis lin per ŝiaj bluaj, brilantaj okuloj.
— Ni ne disiĝu kun kolero.
— Mi ne koleras.
— Kiam vi forvojaĝos?
— Hodiaŭ.