— Vere, mi serioze diras, tio ĉi estas vera… Sed eble vi povus repaciĝi?
— Ni ja ne koleras unu al la alia.
— Do, vi malamegas lin, aŭ…
— Ne, ni ne malamegas unu la alian.
— Je la malsankta diablo! kial do tiu ĉi stranga kvazaŭteatraĵo? Lasu min trankvila! Nek kolero, nek malamo, nek malamego, — kaj tamen eksedziĝon! Infero! pesto! — ne — pardonu, tiuj… tiuj ĉi aĵoj tute malrespektigas la decregulojn… tiuj ĉi aĵoj estas sensencaĵoj!
— Povas esti.
— Mi ĝojas, ke vi konfesas ĝin.
— Volonte. Mi konfesos eĉ pli multe, se vi deziras. Tamen mi ne ŝanĝos mian decidon, kaj mi esperas, ke vi plenumos mian peton, kiun mi ne volas doni en fremdajn manojn.
— Kaj se mi rifuzus?
— Mi turnus min al mia advokato. Estas egale, ĉu vi, ĉu li, ĉu mi; tio neniel ŝanĝas la aferon. Mi volas liberigi Paŭlon, kaj mi tion faros. Mi estas teda al li kaj li al mi. Ni enuas unu la alian; en tio konsistas nia afero.
— Kredeble li estas la kaŭzinto?
— Ankaŭ li, ankaŭ mi. Ankaŭ Francisko Katolnai la Grizharulo. Sed unuavice vi, kiu tiel multe penadis por efektivigi nian malfeliĉan edzecon, por akiri al mi la Katolna’ajn bienegojn, la praan Katolnai-insignon, kaj… mi ne scias kion ankaŭ… Vi ja volis feliĉigi min! Senkulpigo simplataga. Feliĉigi! Mi estas feliĉa, mi dankas. Sed jam sufiĉas al mi la feliĉo!