konas min kaj Paŭlon. Vi estas mia onklo. Vi estis mia zorganto. Vi estas sola mia parenco, kiun mi povas konfidi. Vi plenumos mian peton, kaj mi esperas, ke vi ne malinstigos min je tiu paŝo, kiu — bedaŭrinde — nepre devos okazi.
— Sed, Lidio, mi serioze di…
La sinjorino maldolĉe ridetante faris rifuzan signon per sia brako.
— Mi ripetas, ĉia parolo estus senefika. Tiaspecan aferon oni ne analizu, oni akceptu ĝin senkondiĉe. Kion vi deziras ankoraŭ? Eble klarigojn? Vi ŝajnigas vin mireganta, kvazaŭ vi nenion scius pri la afero, kvazaŭ vi ne scius, kian vivon ni daŭrigas de ok jaroj, mia edzo kaj mi. Ha, la malluman ombron de tiu ĉi okjaro devas senti ĉiu homo, kiu enrigardas en miajn okulojn, al kiu Dio donis koron sentokapablan kaj okulojn vidokapablajn. Vidu min kaj Paŭlon…
— Nevino, vi estas ekscitita.
— Ĉu vi pensas? Ne timu, mi ne plendos al vi sentimentale. Iam mi plendis, malesperis, ploris. Rigardu min; mi estas trankvila, ĉu ne vere? Jen mia mano; mia pulso ja ne batadas pli rapide. Prenu ĝin, observu ĝin…
— Mi kredas, mi kredas.
La kolonelo stariĝis. Li estas grandataliulo. Liaj duongrizaj haroj estas zorge kombitaj maldekstren; liaj belaj, regulformaj lipharoj pinte disduigitaj. Boneksteraĵa, respektinda sinjoro, kiu jen ne scias kion respondi al la bela blankvangulino.
— Mi kredas. Sed, eble, vi povus pripensi…
— Mi havis sufiĉan tempon por la pripenso, de ok jaroj.