Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur ĝian formon kaj figuraĵon, kaj iam post iam malŝatego naskiĝas en ŝi kontraŭ la portreto.

– Vere, ŝi estas ridinda…

Tamen, ŝi ja ne ridas. La portreton ŝi demetas, kaj denove ŝi prenas ĝin. Kaj ŝi rigardas ĝin… rigardas…

– Kiu vi estas? Ekparolu. Diru, pro kio amas vin Paŭlo? Vi estas sorĉulino, ĵonglulino! Vi estas tiu! Vi estas malbela… abomena…

Lidio forĵetas la portreton, sed en la sekvanta momento ŝi reprenas ĝin. Kun akra atento ŝi esploras ĝin: ĉu la portretita virino estas edziniĝinta? Ne! La delikataj trajtoj sur la randoj de ŝiaj lipoj, la ŝajne indiferentaj okuloj, el kiuj elradiiĝas timemo kaj ankaŭ kuraĝo, ne povas esti proprecoj de virino edziniĝinta. Edzino ne ĵaluzas tiel forte sian amaton kiel knabino; kaj – mirinde – Lidio ellegas sovaĝan ĵaluzon el la okuloj. Digestantan flamon ŝi sentas kaj ektremas ŝia tuta estaĵo. Kvazaŭ, de ie, alproksimiĝus kruela kondamno. Kvazaŭ malgrandaj, sangosopirantaj dentoj embuskus ŝin, kiuj tuj enmordas ŝiajn rondajn ŝultrojn…

Terurigite ŝi ektremas.

Nenio, nenio! Nur la lakeo venis en la ĉambron. Lidio nerve krias al li:

– Foriru!

– Sinjorino, la kaleŝo venas returnen.

– La nia?

– Jes, la nia.

– Foriru.

Vere, la kaleŝo venis returnen, kun grandega rapideco. Ien ĝi jam alvenis en la larĝan korton, kaj en