Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la sekvinta minuto la kolonelo bruege kuras supren, du ŝtupojn trapaŝante po fojo. Io okazis… kio?

La servantoj kolektiĝas sur la korto kaj demandas pri la kaŭzo de l’ reveno Stefanon, kiu indiferente movas siajn ŝultrojn kaj nenion volas scii. Li ne memoras, li nenion vidis, nenion aŭdis. Oni lasu lin trankvile, oni foriru de li al la diablo.

La maljuna oficiro rapidas al la ĉambro de Paŭlo kaj senceremonie li eniras ĝin:

– Ne miru! Mi estas… la kolonelo. Rapidu.

– Kio okazis?

– Rapidu! Prenu surtuton, kaj tuj venu. Unu knabino mortiĝas en la dometo de l’ kampogardisto, apud la arbaro. La kampogardisto haltigis la kaleŝon. La malsaĝa slovako, la idiotulo! apenaŭ mi komprenis lian balbuton. Unu knabino, kiu tenas vian portreton, viajn leterojn en siaj manoj. Rapidu! Vin ŝi deziras vidi; ŝia nomo estas Zoe.

– Potenco Dio!

Paŭlo ĝemege frapas sian frunton kaj subite ekkaptas la ŝultrojn de la kolonelo. Mallaŭte, silabume li demandas:

– Kiel? la nomo… ŝia nomo?

– Zoe. Sed rapidu, mildiablo! La deziro de mortiĝanto estas sankta. Mi nenion komprenas el la okazintaĵoj, sed mi revenis por vi. Via portreto… viaj leteroj… Mi nenion komprenas. Vi scias! Rapidu!

Paŭlo elkuras senĉapele. Dum unu momento nerekoneble li ŝanĝiĝis. Li ne estas plu tiu sensentulo, trankvilulo. Lian vizaĝon superŝutas flamo de mistero ruĝo, kvazaŭ ŝtalaj risortoj movus ĉiujn liajn korperojn.