Preter la verando li renkontas sian edzinon. Li nenion diras al ŝi, eĉ ne salutas ŝin; sed kiam li ekrigardis la portreton en ŝiaj manoj.
Lidio surprizite paŝis posten.
– Paŭlo, – ŝi diris embarase, – kion vi faras?
– Kion? Ci forŝtelis ĝin! ci embuskas min?!
– Paŭlo, vi furiozas!
– Sinjorino!!
Ha! ŝi subite rektiĝis kaj malŝate rigardis lin.
– Kion vi deziras, sinjoro?
Sed tiujn ĉi vortojn Paŭlo jam ne aŭdis. Li kuris tra la ŝtupoj kaj en la korto li ensaltis en la kaleŝon.
– Ekmarŝigu!
Kaj Lidio, fiere, ofendite, kun maldolĉa malestimo montris al la kaleŝo rapidege ruliĝanta, dume ŝi turnis sin al la maljuna sinjoro:
– Jen la edzo, mia kara onklo.
Kaj nun, kara leganto, mi kondukas vin en vilaĝon Krizba, inter la slovakojn. [1]
Pri tiuj slovakoj malmulte scias tiu parto de l’ mondo, kiu kuŝas ekster la Tátra [2]; akompanu do
min ĉiu, kiu ne abomeniĝas de la anima mallumo, ne
- ↑ Slovako (hungare : tot) : popolo dise loĝanta en kelkaj provincoj de norda Hungarujo. Simpla, malriĉa popolo. - Kvankam ili estas hungaraj regnanoj, multaj el ili ne parolas la hungaran lingvon. (La lingvo slovaka estas slavida.)
- ↑ Tátra : parto de Karpatoj, - la plej alta montaro de Hungarujo. (Rimarkoj de l’tradukinto.)