Paŭlo restis sola. Li karesis sian frunton per siaj malvarmaj fingroj, poste li eniris en la ĉambron, refermante la pordon post si. Ĉe la fenestro, malsana knabino kuŝis sur la lito. Aŭdinte la bruon de la malfermiĝanta pordo, ŝi turnis sin en la lito kaj ridete rigardis Paŭlon per siaj nigraj, grandaj okuloj. Paŭlo surgenuis apud la lito kaj kaŝis sian vizaĝon en la manojn.
– Zoe!…
– Vi alvenis! – diris mallaŭte la knabino. – Vidu min, Paŭlo, vidu min. Vi ja ne vidos min longtempe.
Paŭlo ekscite kaptis la manon de la knabino:
– Ne! ne diru! Zoe!
La knabino lace ridetis. Ŝia klara, blanka vizaĝo ne estis rigida, sed dolĉa, kiel tiu de anĝelo. Kvazaŭ lumo ĉirkaŭus ŝian frunton, kvazaŭ en tiu ĉi momento ŝi ne sentus plu tiun senliman nokton, kiu ŝin tentas super ŝia lito en la malluma aero.
Ŝi prenis la manon de Paŭlo kaj tiris ĝin al sia brusto.
– Aŭskultu min, Paŭlo. Jam de longa tempo mi estas malsana. Mi sentas, ke mi ne vivos longe; tamen mi ne pensis, ke tiel baldaŭ… Ne, ne interrompu min, Paŭlo… ne nun, – nun aŭskultu. Mi intencis skribi al vi, mi volis sciigi vin, kie estas nia filo, sed mia patro ne permesis ĝin. Mia patro ankaŭ estas tiel kruelkora, kiel la via.
– Mia patro jam mortis, Zoe…
– Ĉu li trankvile mortis? Ho, jes – jes… Ĉu li sciis, kion li faris? Ĉu la malbona knabo scias, ke mortas la birdido, se li tropremas ĝian malfortan