Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bruston?… Mi volis skribi al vi, Paŭlo, sed mi ne povis. Mia patro neniam lasis min sola. Li gardis kaj observigis min. Li riproĉadas min pro la estinteco. Li krie diras al mi, ke vi denove per mono pagos al mi por la…

– Zoe!…

– Ne vi, Paŭlo, mi scias, ke ne vi. Vi ja amis min, vi, mia amo, mia vivo, vi, mia ĉio! Ne vi faris tion, sed via patro – ho! – li faris tion, kruele, senkompate. Kial ja kompati al mi, malfeliĉa hebreino! Vi ne sciis pri tiu ago de via patro. Ho, mi jam konas la okazintaĵojn, kaj mi ne plendas kontraŭ vi, kaj mi ne plendas plu kontraŭ via patro. Iam post iam mi eble forgesos ĉion. Jes, mi baldaŭ forgesos ĉion, Paŭlo.

La knabino sidiĝis en la lito.

– Nian filon, – ŝi daŭrigis, – mi transdonis al la sonorigisto en vilaĝo Krizba. Jam de longa tempo li estas tie. Nun, kiam mi sentas mian baldaŭan morton, mi deziras lin vidi ankoraŭ unu fojon. Mi petis mian patron pri tio, sed li, la sensentema maljunulo, rifuzis min. Li petis de Jehovah morton al mia filo, kaj nomis lin malhonestulo… Hieraŭ frumatene mi do foriris de hejme, piede, sed mi jam ne povas plu daŭrigi la vojaĝon.

Ŝi kaptis la manon de Paŭlo kaj kun espera rideto rigardis lin per siaj brilantaj okuloj.

– Mi fidas al vi, Paŭlo. Iru, prenu nian filon al vi, kaj amu lin, Paŭlo, amu… Diru, ĉu vi amos mian malfeliĉan filon, vian filon… la nian…

– Jes, Zoe, mi amos lin, plie ol mian vivon. Morgaŭ mi iros por li…

– Dankon, dankon al vi, Paŭlo, – ŝi diris kon-