kaj ne forgesu, ke ni gajnos samtempe kun fraŭlino Ĝojo, se ĉio prosperos laŭ niaj esperoj.
— Kio estas la nomo de la dua kaj tria komponaĵoj elektitaj de doktoro Kellermann?—demandis sinjorino Ĉester.
— Jen ili. Unu estas valso sen ia titolo. Mi konsilas, ke fraŭlino Ĝojo nomu ĝin “La Valso de Ĝojo” La alia estas “Revado en Arbareto.” La publiko ĉiam volonte aĉetas novan valson kaj ankaŭ sentimentalaĵon tian, kia “La Revado en Arbareto,” precipe kiam ili povas aŭskulti dum la komponinto ludas ĝin. Mi antaŭsentas grandan, sensacian sukceson.
La du fratoj foriris, kaj la rideto sur la vizaĝo de Lilio estis tre kontenta, kiam ŝi rigardis sian filinon Ĝojon.
Estis la horo de sunsubiro. La ĉielo estis hele lumita de ruĝaj, oraj, kaj violkoloraj nuboj, kiam Lilio diris:
— Mia filino, mi estas fiera pri vi. Mi esperas, ke via vojo tra la vivo estos tiel hela kaj glora, kiel estas la nuna vespera ĉielo. Ofte mi fieris esti via patrino, sidante en la koncertejo kaj aŭskultante la aplaŭdon, kiun vi ricevis. Kiom pli forte mi fieros, kiam vi ludos viajn originalajn komponaĵojn!
Ĝojo alŝovis brakseĝon kaj piedbenketon, kaj, komforte sidiginte la patrinon, ŝi mem sidiĝis sur la seĝa brako kaj diris:
— Ne tro laŭdu min, panjo mia! La kaŭzo de mia ĝisnuna sukceso kaj de ĉiu en mi bona inklino estas nur tial, ke vi ĉiam instruadis al mi