esti diligenta, ĉiam instigis al mi celi la bonan kaj noblan en la vivo. Krom tio, via propra vivmaniero ĉiam estas por mi viva ekzemplo kaj inspiro. Plej forte plaĉas al mi tio, ke mia esperebla sukceso ebligos al mi iom rekompenci vin por via konstanta elspezado pro mi.
— Vi mem estas mia rekompenco, infano mia.
— Patrino, mi volus vian helpon pri io, kio ŝajnas al mi grava afero. Mi mem ĉiam ricevadas tiom multe da feliĉo kaj bonaĵoj en mia vivo, kaj mi tre deziras, ke mi povu, se nur iomete, pliigi la feliĉon al aliaj homoj, kiuj ne havas tiom, kiom mi. Mi precipe aludas pri la kripluloj. Du venas ofte al la koncertoj de doktoro Kellermann, kaj ili videble ĝuas la muzikon. Oni ĉiam veturigas unu en la koncertejon per horizontala puŝveturilo. Tiu ŝajnas esti bonstata, sed la dua pene iradas kaj, alveninte tre frue, ĉiam sidas en la plej antaŭa vico de la plej malkaraj sidlokoj. Kiam ĉi tiuj ĉeestas, mi speciale penas trafi ilin per mia ludado. La penso ofte frapis min, ke kredeble ankoraŭ multaj kripluloj ekzistas, kiuj amas la muzikon, sed ne povas aŭskulti ĝin pro la malriĉeco. Se ja estas tiel, mi volonte dediĉus unudu horojn en ĉiu semajno por fari al ili plezuron. Ĉu tio estas iel farebla?
— Kara infano, via penso plaĉas al mi, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu eble ekzistas ia azilo por kripluloj. Ni demandu pri la afero. Se tia azilo ekzistas ne tro malproksime de ni, eble oni permesus al vi iri al ĝi kaj muziki antaŭ la pacientoj.