La pensoj de Jaĉjo ĉiam rondiradis lian proksiman feliĉecon.
Proksiman? En la mateno de unu tago, vekiĝinte, li diris al si: restas nur tri tagoj de nun!
La intertempo ŝajnis al li mallonga, tamen post kelke da horoj li konvinkis sin, ke ĝi ne estas tiel proksima, kiel li antaŭe pensis, ĉar multo povas okazi en la daŭro de tri tagoj.
Ordinare li ne timadis, precipe li ne timis kreitaĵojn de la imago, sed de kiam li enloĝiĝis en la domon, kiu estis la estonta hejmo de li kaj Ĝojo, li sentis alterne feliĉecon kaj maltrankvilecon.
Li vagadis de unu ĉambro en alian, prezentante antaŭ si per la imago la dolĉecon kaj ĉarmon aldonotajn de la ĉeestado de Ĝojo. Li vidis ŝin jen sidanta kontraŭ li ĉe la manĝotablo, jen okupanta sin pri la mastrumado; jen ili estas duope, jen ili kune akceptas gastojn. Unufoje li penetris pli profunde en la estontecon, por vidi la plej ĉarman, kortuŝan bildon el ĉiuj, dum li sentis en si kvazaŭ adoron.
Alifoje li sin maltrankviligis, pensante: sed eble okazos ia akcidento, kiu malebligos ĉion ĉi tion? Ĉiutage, ĉiumomente akcidentoj ja okazadas… Kion mi iam faris, por ke mi meritu tiom da feliĉo, kiom mi atendas? Transirante